Die Gedanken sind frei
anonimo
Ulteriore versione in esperanto ripresa da La Lilandejo | |
LA PENSOJ LIBERAS La pensoj de la hom’ liberas kaj restas, laŭ nokta fantom’ kaŝite ja estas. Ĝin hom’ nek divenas nek ĉenoj katenas. Do restas laŭ senc’, ke liberas la pens’! Mi pensas kun plezur’, kverelojn evitas. Sekrete mi nur pri ĉio meditas. Dezirojn- vi sciu, malhelpas neniu, ĝi restas laŭ senc’, ke liberas la pens’! Se iu ĵetos min karceren ĉepane, mi simple diras lin: “Vi agas ja vane. La pensoj trapasos kaj murojn frakasos per forta potenc’, ĉar liberas la pens’.” Kaj tial ĉe la fin’ mi zorgojn forŝovu, ke vivgoĵo min do daŭre plu movu. Mi povas sentime beati anime laŭ sento kaj mens’, ĉar liberas la pens'’! | LIBERAS LA PENS' La penso de la hom' libera ja estas, Samkiel fantom' kaŝita ĝi restas. Ĝin hom' ne divenos, nek ĉirkaŭkatenos, Do restas laŭ senc', ke liberas la pens'! Mi pensas laŭ plezur', nenie ĝin citas— Sekrete mi nur pri ĉio meditas. Dezirojn, vi sciu, malhelpas neniu, Do restu laŭ senc', ke liberas la pens'! Se iam kaptos min karcero malhela, Deklaros mi ĝin ĝin agado sencela: La pensoj trapasos la murojn, frakasos, Per granda potenc', ĉar liberas la pens'! Do tial nun, ĉe fin', mi zorgojn forpelas: Turmentas ili min, vivĝojon forŝtelas. Mi povas sentime ĝojadi anime, Kaj pensi pri komenc': ja liberas la pens'! |