Lingua   

Se morti mi devas (If I must die)

Krysztof Daletski
Lingua: Esperanto


Krysztof Daletski


Se morti mi devas,
vi devas vivi
por rakonti pri mi.
Miajn aĵojn forvendu
tukpecon aĉetu
kaj ŝnuron por kajto
blanka kun longa vost',

Por ke infano, ie en Gaza
la ĉielon spektante, atendante la patron -
kiu foriris en fajro subita
sen adiaŭo
nek al sia karno
eĉ ne al si mem -
vidas la kajton, kiun vi faris, supre flugantan,
ĝin unumomente opinias anĝelo
kiu amon reportas.

Se morti mi devas
esperigu ĉi tio
kaj iĝu fabel'.



Pagina principale CCG

Segnalate eventuali errori nei testi o nei commenti a antiwarsongs@gmail.com




hosted by inventati.org