Originale | Versione in esperanto di Nicola Ruggiero
|
COMPAGNO EMIGRATO | KAMARADO ELMIGRINTA |
| |
O compagno che dal Meridione | Ho kamarado kiu de Suda Italio |
sei arrivato col Treno del Sole | alvenis per la Trajno de la Suno |
tu speravi in un mondo migliore | vi esperis je mondo plibona |
ma è diversa la dura realtà. | sed diversas la dura realo. |
Hai lasciato la vanga e il badile | Vi lasis la ŝpaton kaj la ŝovelilon |
ma ora in fabbrica niente è cambiato | sed nun en fabriko nenio ŝanĝiĝis |
da un padrone sei ancora sfruttato | mastro plu vin ekspluatas |
e no vinci la tua povertà. | kaj vi ne venkas vian malriĉecon. |
| |
O compagno emigrato | Ho kamarado elmigrinta |
compagno operaio, | kamarado manlaboristo, |
la lotta continua | la lukto pludaŭras |
per la libertà. | por la libereco. |
| |
Non è giusto che ti abbian costretto | Ne estas juste, ke oni devigis vin |
a lasciare famiglia e paese, | lasi la familion kaj vilaĝon, |
a lasciare i tuoi figlie il tuo tetto | lasi viajn gefilojn kaj vian hejmon |
a forzare la tua volontà. | por perforti vian volon. |
Ora sei di una fabbrica schiavo | Nun vi estas de fabriko sklavo |
e di notte in un lager rinchiuso, | kaj nokte enfermita en koncentrejo, |
non è giusto che tu sei un escluso | ne estas juste, ke vi estas flankenmetita |
che per te non ci sia parità. | ke por vi ne ekzistas la egaleco. |
| |
O compagno emigrato | Ho kamarado elmigrinta |
compagno operaio, | kamarado manlaboristo, |
la lotta continua | la lukto pludaŭras |
per la libertà. | por la libereco. |
| |
Per difenderti devi attaccare | Por defendi vin vi devas ataki |
la battaglia è difficile e dura, | la batalo malfacilas kaj duras, |
vincerai se saprai trovare | vi venkos se vi kapablos trovi |
dell'autunno la forte unità. | de la aŭtuno la fortan unuecon. |
Sputa sopra le false promesse | Kraĉu sur la falsajn promesojn |
le elemosine ei compromessi, | la almozojn kaj la kompromisojn, |
porta avanti la lotta di classe | antaŭenigu la klasbatalon |
fianco a fianco ai compagni del Nord. | flanke de la kamaradoj de Norda Italio. |
| |
O compagno emigrato | Ho kamarado elmigrinta |
compagno operaio, | kamarado manlaboristo, |
la lotta continua | la lukto pludaŭras |
per la libertà. | por la libereco. |
| |
Lotterai per più giusti contratti | Vi luktos por pli justaj kontraktoj |
per avere più giusti salari, | por havi pli justajn salajrojn, |
per ridurre pericoli e orari, | por malpliigi la danĝerojn kaj la horarojn, |
per combattere le iniquità. | por batali la maljustaĵon. |
C'è bisogno di te nelle piazze | Oni bezonas vin en la placoj |
per sconfiggere la repressione | por venkobati la subpremadon |
per dettare a governo e padrone | por dikti al la registaro kaj al la mastro |
le tue regole di civiltà. | viajn regulojn pri civilizo. |
| |
O compagno emigrato | Ho kamarado elmigrinta |
compagno operaio, | kamarado manlaboristo, |
la lotta continua | la lukto pludaŭras |
per la libertà. | por la libereco. |
| |
Frontaliere che giorno per giorno | Ĉelimulo kiun tagon post tago |
sei sfruttato al di là del confine, | oni ekspluatas trans la landlimo, |
anche tu vincerai alla fine | ankaŭ vi venkos finfine |
contro chi una coscienza non ha. | kontraŭ kiu konsciencon ne havas. |
Stagionale che ancora non puoi | Sezona laboristo kiu ankoraŭ ne povas |
ricongiungerti con i tuoi cari, | rekuniĝi kun viaj karuloj, |
ai razzisti non cedere mai | al rasistoj neniam cedu, |
lotta contro la bestialità. | luktu kontraŭ la brutaleco. |
| |
O compagno emigrato | Ho kamarado elmigrinta |
compagno operaio, | kamarado manlaboristo, |
la lotta continua | la lukto pludaŭras |
per la libertà. | por la libereco. |
| |
Coi compagni di ogni nazione | Kun la kamaradoj de ajna nacio |
fianco a fianco tu devi lottare | flanke de ili vi devas lukti |
dai ricatti non farti ingannare | vin ne trompu la ĉantaĝoj |
e respingi soprusi e viltà. | kaj forpuŝu ĉikanojn kaj malbravaĵojn. |
Anche a Wolfsburg, Ginevra o Zurigo | Ankaŭ en Wolfsburg, Ĝenevo aŭ Zuriko |
contro i crimini del padronato | kontraŭ la krimoj de la mastraro |
l'avanzata del proletariato | la avanco de la proletaro |
le catene strappare saprà. | la ĉenojn forŝiri kapablos. |
| |
O compagno emigrato | Ho kamarado elmigrinta |
compagno operaio, | kamarado manlaboristo, |
la lotta continua | la lukto pludaŭras |
per la libertà. | por la libereco. |