| 6. La versione in Esperanto di Renato Corsetti [1979]
|
LA BALADO PRI LA MORTO DE LA ANARKISTO PINELLI | BALADO PRI PINELLI |
| |
Tu vespere en Milano estis varme | En Milan' estis varma vespero, |
he kia varme, kia varme ĝi estis. | estis varma, tre varma vetero. |
"Brigadier' la fenestron malfermu" | "Kaporalo, malfermu fenestron". |
kaj per puŝe Pinelli malsupren. | Eta puŝo: Pinelli ne plu. |
| |
"Kvestor' mostojam mi diris la veron | "Policestro, mi estas senkulpa, |
mi diras ke mi estas senkulpa | mi jam diris kaj ade rediras: |
anarkio ne signifas bomboj | anarkio signifas ne bombojn |
sed egalo en la liberec'." | sed justecon en la liberec'". |
| |
"Nehezitu, konfesu Pinelli | "Ne fabelu, kulpulo Pinelli, |
jam patrolis via amiko Valpreda | via kara kunulo konfesis: |
li farantis tiun ĉi kulpajon | nur pro li l' atenco sukcesis |
lia komplico certe ja estas vi." | kaj helpinto ja estis nur vi". |
| |
"Ĝi ne eblas", ekkrias Pinelli, | "Vi mensogas" alkrias Pinelli |
"kamarade tion ne povas fari; | "kamarado ne ĵetis la bombon, |
la kulpulo de tiu ĉi krimo | ĉar farintoj de ĉi hekatombo |
certe estas inter la mastroj." | estas mastroj kaj ne proletar'". |
| |
"Atentiĝu, indizita Pinelli | "Nu atentu, kulpulo Pinelli, |
tiu ĉi ĉambro jam plenas je fumo | ĉar ĉi ĉambro jam plenas je fumo; |
la fenestron ni povas malfermi | se vi pluas jen estas fenestro: |
kvar etagoj estas malfacilaj'." | kvar etaĝoj, ne temas pri ŝerc'". |
| |
Tiu vespere en Milano estis varmo | Oni murdis lin ĉar kamarado, |
ho kia varmo, kia varmo ĝi estis. | kaj ne gravis de li senkulpeco. |
"Brigadier', la fenestron malfermu" | "Anarkio de krim' estas speco" |
kaj per puŝe Pinelli malsupren. | diris fia polic-komisar'. |
| |
Jen feretro kaj trimil kamaradoj | Post ĉerko tri mil kamaradoj, |
ĉirkaŭstrecis ni niajn flagojn | hisas alten batalan ni flagon. |
tiu vespere ni juris jam | Ĉi-vespere jen estas la ĵuro, |
tiamaniere ja ĝi ne finas. | ke ne haltos tiele la lukt'. |
| |
Kaj vi Guida, kaj vi Calabresi | Policestro kaj kunpolicanoj, |
se vi murdis al ni kamaradon | vi mortigis al ni kamaradon |
per kasiĝi iun statan masakron | nur por kaŝi ŝtatan masakron, |
tiu ci lukto finos nenian. | sed plej akra de ni estos venĝ'. |
| |
Tiu vespere en Milano estis varmo | En Milan' estis varma vespero, |
ho kia varmo, kia varmo gi estis. | estis varma, tre varma vetero. |
"Brigadier', la fenestron malfermu" | "Kaporalo, malfermu fenestron". |
kaj per puŝe Pinelli malsupren. | Eta puŝo: Pinelli ne plu. |