Le déserteur
Boris VianESPERANTO [4] - La Perdita Generacio | |
LA DIZERTINTO | LA DIZERTANTO |
Al vi en registaroj mi sendas ĉi leteron, vi prenu en konsideron la vortojn tiujn ĉi. Ricevis mi ordonon eniri la armeon, akcepti la ideon, ke pafi estas bon'. Mi tion ne obeos! | Sinjoro prezident', Mi skribas ĉi leteron Vi prenu en konsideron La vortojn tiujn ĉi Ricevis mi ordonon: Eniri la armeon Akcepti la ideon Ke mole bombas ni |
Ne estas mi sur tero por ies ajn konkero nek pafo de kunhom'! Tro longan tempon jam milito nin turmentis, tro longe jam violentis la homo kontraŭ hom'. | Sinjoro prezident', Mi ja malvolas vere Ne paŝu mi surtere Por ies ajn konker' Tro longan tempon jam Perforto nin delogis Tro longe jam ni mensogis Ke ni pafas por liber' |
Dum miaj dudek jaroj mi vidis patrojn morti, patrinojn nigron porti, infanojn en la plor'. Suferas la patrinoj, dum kelkaj sin amuzas kaj la militon uzas por gajno kaj profit'. | Ni vidis multe tro Da homoj rifuĝintaj Familoj disĵetitaj Eksportoj de milit' Suferas la infanoj Dum kelkaj sin amuzas Kaj la militon uzas Por nafto kaj profit' |
Al la militkaptitoj forprenas vi l'animon, forprenas memestimon, forprenas ĉion ajn. Se sango vin allogas, vi verŝu vian sangon. Vi havas altan rangon, do ĝi valoros pli. | Kiom da abu-grajboj Forprenas la animon Forprenas memestimon Eĉ rajton esti si Se sango vin allogas Nu, verŝu vian sangon Vi havas altan rangon Do ĝi valorus pli |
Mi morgaŭ estos for, mi fermos mian pordon, fortranĉos mi la kordon, kiu ligas min al vi. Mi iros inter homoj, mi vagos tra la mondo, mi estos vagabondo, al ĉiuj diros mi: | Mi morgaŭ estos for Ferminte mian pordon Fortranĉos mi la kordon Kiu ligas min al vi Mi ŝvebos super bordoj Mi biciklos tra la mondo Mi estos vagabondo Al ĉiuj kantos mi: |
"Vi uzu vian vivon! Vi uzu ĝin en paco! Ne estas vi pajaco! Vi estas frato, hom'!" Al tiu kruda mondo plenplena da perforto, mizero, sango, morto ni diru kune: Ne! Ni kriu kune: Ne! | "Vi uzu vian vivon! Vi uzu ĝin en paco! Ne estu vi pajaco! Vi estu frato, hom'!" Sinjoro prezident', Vi ne ricevos amen Se vi militos tamen Estas ne laŭ mia nom'. |