Lingua   

Un matto [Dietro ogni scemo c'è un villaggio]

Fabrizio De André
Pagina della canzone con tutte le versioni


La poesia originale di Edgar Lee Masters dalla "Spoon River Anthology"
LA STULTULO

Vi provu posedi en vi tutan mondon
sen eblo rakonti pri ĝi al la rondo
kaj lumo dumtaga dividas la placon
vilaĝo ridanta, stultulo sen paco
kaj eĉ nokte vi ne povas trankvili
ili sonĝas pri si, kaj vi sonĝas pri ili.

Jes, ankaŭ vi serĉus la vortojn tre glatajn
se ili nur estus ja nur aŭskultataj
por brili sufiĉas parkeri folion
mi provis la tutan enciklopedion
kaj post framasono, frizisto kaj fezo
aperis nur unu kap-vorto: frenezo.

La vivo min ĝenis kaj eĉ embarasis
ĝis mi en psiĥejo trankvile forpasis
mi dormas neĝoje kun tuta la aro
sed fine en kapo ĉe mi estas klaro
da vortoj mi trovis nun tutan volumon
mi tamen bedaŭras de l’ suno la lumon.

Kaj mi pludonacas per sama fervoro
el karno nun kreskas kaj herbo kaj floro
sed vivo nur restas en preĝaj formuloj
de homoj plorantaj pro siaj stultuloj
dirantaj plu moke per ega sintezo
pro morto li fuĝis el sia frenezo.
FRANK DRUMMER

Out of a cell into this darkened space--
The end at twenty-five!
My tongue could not speak what stirred within me,
And the village thought me a fool.
Yet at the start there was a clear vision,
A high and urgent purpose in my soul
Which drove me on trying to memorize
The Encyclopaedia Britannica!


Pagina della canzone con tutte le versioni

Pagina principale CCG


hosted by inventati.org