Lingua   

Bella Ciao

anonimo
Pagina della canzone con tutte le versioni


14a. Ho belulin' mi ne plu povos kisi vin ("Bella ciao") (Versione...
Iun matenon, vekiĝis mi
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Iun matenon vekiĝis mi
kaj tie estis malamik'.
Matenon grizan
mi elvekiĝis
ho belulin' mi ne plu povos kisi vin
matenon grizan
mi elvekiĝis
kaj alvenis invadant'
Ho partizano, forportu min
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Ho partizano forpotu min
ĉar mi estas ĉe la mort'.
Ho partizano
min portu foren
ho belulin' mi ne plu povos kisi vin
ho partizano
min portu foren
ĉar mi pretas por la mort'
Kaj se mi mortos kiel partizano
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Kaj se mi mortos kiel partizano
vi devos entombigi min.
Kaj se mi mortos
partizanante
ho belulin' mi ne plu povos kisi vin
kaj se mi mortos
partizanante
entombigen igu min
Mia tombo estu sur la montaro
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Mia tombo estu sur la montaro
ĉe la ombro de floreg'.
Min entombigu
sur la montaro
ho belulin' mi ne plu povos kisi vin
min entombigu
sur la montaro
sube de ombranta flor'
Kaj la popolo tien ironta
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Kaj la popolo tien ironta
certe diros: "Bela flor'!"
Kaj ĉiuj homoj
preterpasantaj
ho belulin' mi ne plu povos kisi vin
kaj ĉiuj homoj
preterpasantaj
diros: "Ho! Tre bela flor'!"
Jen estas floro de partizano
ho belulin', belulin', belulin', ĝis, ĝis!
Jen estas floro de partizano
mortis li por liberec'.
La flor' ĝi estas
de l' partizano
ho belulin' mi ne plu povos kisi vin
la flor' ĝi estas
de l' partizano
mortis li por la liber'...


Pagina della canzone con tutte le versioni

Pagina principale CCG


hosted by inventati.org