Lingua   

Warszawianka 1905 roku [Варшавянка; La Varsovienne; ¡A las barricadas!]

Autori Vari / Different Authors / Différents Auteurs
Pagina della canzone con tutte le versioni


1p1. La versione in esperanto di N. Nekrasov
VARSOVIA KANTO

Nin kontraŭblovas la ventoj severaj,
Kovras la jugo nin per la obskur'.
Fortas koler' de l' tiranoj malveraj,
Dronas en densa nebul' la futur'.

Tamen eklevas ni en fiero
Flagon de la laborista afero,
La ruĝan flagon de morta batalo
Kontraŭ la jugo de la kapitalo.

Al lukto sanga,
Justa kaj sankta
Marŝu kun vol',
Labora popol'!

Niajn kompanojn mortigas malsato,
Kaj ĉu silentu ni antaŭ la krim'?
Kaj ĉu la junajn okulojn de l' frato
La eŝafodo plenigos je tim'?

En la batalo la bravaj luktantoj
Ne malaperos sen signo kaj spur',
Nomojn iliajn ripetos la kantoj
De la triumfa libera futur'.

Al lukto sanga,
Justa kaj sankta
Marŝu kun vol',
Labora popol'!

Ni malestimas la carajn orkronojn,
Ili nur ĉenojn alportas al ni …
Sango popola inundas la tronojn,
Sed – fluu sango de la tirani'.

Venĝo kondamnu pro la malbonfaroj
Ĉiujn premantojn de la patroland'!
Venĝo al la parazitoj kaj caroj,
Venku, labora glorul-batalant'!

Al lukto sanga,
Justa kaj sankta
Marŝu kun vol',
Labora popol'!
LA VARSOVIA KANTO

Nian standardon ni levos kuraĝaj,
Kvankam minaca venteg' furiozas,
Kvankam nin premas nun fortoj sovaĝaj,
Kvankam neniu morgaŭon supozas.
Ĉar tio estas la kant' de l' libero,
Sankta standardo de la renaskiĝo,
Estas triumf' de l' laboro kaj vero,
Estas aŭror' de l' tutmonda fratiĝo.

Marŝu, Varŝavo,
Al lukto brava,
Sankta kaj prava,
Marŝu, Varŝavo!

Nun, kiam mortas pro granda malsato
Laboristaro, dronante en ŝlimo,
Estas hontego al degenerato,
Kiu la morteŝafodon ektimos!
La oferita pro nobla ideo
Restos senfrukta pereo nenia:
Kvankam al multaj minacas pereo,
La estonteco ja estas nur nia!

Marŝu, Varŝavo,
Al lukto brava,
Sankta kaj prava,
Marŝu, Varŝavo!

Hura!... De l'reĝoj forigu ni kronojn,
Ĉar la popolo la dornan surhavas;
Kaj ni detruu putrintajn jam tronojn,
Kiu en sango popola sin lavas.
Venĝon teruran pro la ekspluatoj
Al la suĉantoj de l' sango - laŭ deco!...
Venĝon teruran al la plutokratoj,
Venu rikolto de la estonteco!...


Pagina della canzone con tutte le versioni

Pagina principale CCG


hosted by inventati.org