Se questo è un uomo
KaradellLa versione in lingua ebraica della prima parte del testo, da... | |
ĈU ĈI TIU ESTAS VIRO Parolita Vi kiuj sekure vivas en viaj tepidaj hejmoj, vi kiuj, je l’ vespera reveno, trovas la varman nutraĵon kaj amikajn vizaĝojn: konsideru ĉu ĉi tiu estas viro kiu laboras en la koto kiu ne konas pacon kiu batalas por duona panbulo kiu mortas pro “jes” aŭ “ne”. Konsideru ĉu ĉi tiu estas virino sen hararo kaj sen propra nomo eĉ sen plua memorkapablo. Malplenaj la okuloj kaj malvarma la ventro samkiel rano dumvintre. Meditu pri la fakto, ke ĉi tio vere okazis: ĉi tiujn vortojn al vi mi ordonas, ilin gravuru en via koro kiam vi restas hejme aŭ promenas survoje, kiam vi kuŝiĝas aŭ ellitiĝas; ilin ripetu al viaj gefiloj. Aŭ via domo neniiĝu, malsano vin malhelpu en la movoj viaj naskitoj tordu for de vi sian vizaĝon. (Primo Levi) kantata (valsa tempo): La Trupo dum nokto nin trovis partizanoj sen mono kaj sen armiloj kaj sensperteco en la manoj. Armeo el arjoj kun ilia uniformo malhela kaj fusilo en la manoj ne konis la timon. Enfermitaj en vagono en vojaĝo en la fundon ni aliĝis al la timo kaj forgesis la revenon. Kiom aĝa? Ĉu sana aŭ malsana? La respondo nin savis. La respondo nin kondamnis. Sen vestoj kaj sen ŝuoj ili senigis nin je niaj haroj ili senigis nin je niaj nomoj ili donis al ni nur piedfrapojn kaj kraĉojn Mi lernis obei, ne strebi forfuĝi, por eliri restas nur la vento kiu nin karesas per sia ploro. Ĉiun tagon rekomenci eliri kaj laboradi malsaniĝi kaj resaniĝi aŭ morti Kiom aĝa? Ĉu sana aŭ malsana? La respondo nin savis. La respondo nin kondamnis. Kaj marŝi kun la frosto je la ritmo fanfara ostoj lacaj en la nebulo frostigitaj kaj ŝancelaj Briko post briko ni konstruis la Bunan betonita per la malamo la doloro kaj la timo. Malbenita ankaŭ la vintro kiu nin ekstermis tagon post tago, kiu forpelis niajn amikojn la esperon de la reveno. Kiom aĝa? Ĉu sana aŭ malsana? La respondo nin savis. La respondo nin kondamnis. La miraklo iam matene la frosto kiu malaperis radio de suno donis ĝojon al mia vivo. Kaj malproksime voĉoj amikaj parolis pri savo kaj proksime la kanonoj pafadis la venĝon La soldatoj kiuj forkuris nin mortigis aŭ nin ignoris kun la silento de tiu kiu preĝas komenciĝis la "militpaŭzo". Parolita: Ni sonĝis en la noktoj sovaĝaj sonĝojn densajn kaj perfortajn sonĝitaj kun animo kaj korpo: reveni; manĝi; rakonti. Ĝis kiam sonis mallonga mallaŭta la ordono de la tagiĝo: Wstawać. Kaj disŝiriĝis en brusto la koro. Nun ni retrovis la hejmon, nia ventro satiĝis, ni finis rakonti. Estas tempo. Baldaŭ ni aŭdos ankoraŭ la fremdan ordonon: Wstawać. | הזהו אדם? אתם היושבים באין מחריד במִשכנות מבטחים; אתם המוצאים מאכל חם ופני ידיד בשובכם הביתה עם דמדומים: התבוננו וראו הזהו אדם העובד בביצה הקרה; הוא, שאינו יודע מנוחה ונלחם למען פת-לחם זעירה. שבעבור "כן" או "לא" לבן-מוות היה. התבוננו וראו האם אִשה היא זאת. בת בלי שֵם ובלא שיער; שלא נותר בה עוד כוח לזכור, שעיניה ריקות וצונן חיקה כצפרדע ביום חורף וכפור. הרהרו וזִכרו כי כל זאת אירע והיו הדברים האלה: אשר אנוכי מצווכם לחקוק בלבבכם. ושיננתם אותם לבניכם בשבתכם בבית בלכתכם בדרך, בשכבכם ובקומכם. והיה כי תדוֹמוּ - יאבדו בתיכם ויך בכם החולי מכף רגל עד קדקוד. ויהפכו מכם פניהם יוצאי חלציכם, עוד. |