L'Internationale
Eugène PottierESPERANTO [2] / ESPERANTO [2] | |
LA INTERNACIO Leviĝu, en mizer' dronanta, Sklavar' malsata de la ter' ! Raci' nin vokas indignanta Al mortbatalo pro l' liber'. Malnovan mondon ni detruos Ĝis fundament' de l' tirani' Kaj nian novan ni konstruos: Ne nuloj-ĉio estu ni ! Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Ne la cezar', nek dia volo La savon portos de l' tiran', Liberon donos al popolo Nur ĝia propra forta man'. Por ke pereŭ la rabuloj, Por liberiĝu la spirit'. Varmegan feron la forĝuloj, Ni forĝu mem sen intermit'. Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Premegas ŝtato laboriston, Imposto kaj konstituci' ; Favoras nur ekspluatiston, Favoras nur al tirani'. Sufiĉe da suferricevo. Laŭ egaleca la leĝar' Neniu estas rajt' sen devo, Nek iu devo sen rajtar'. Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Apoteoze abomenaj La reĝoj de minar' kaj rel' Ja estis ĉiam tro senĝenaj En sia parazita ŝtel'. En kas' konservis la friponoj Produktojn niajn de l' labor', Do per devigo al redonoj Niaĵon nur ni prenos for. Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Estrar' nin trompis artifike,---- Por ni do ----pac' ! por ĝi ----milit' ! Rompinte la armeojn strike Ni lasu l' vicojn sen hezit'. Insistis niaj kanibaloj, Ke kuraĝuloj estu ni, ---- Do kontraŭ propraj generaloj Ekpafos baldaŭ la gvardi'. Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Nur ni laborarmeaj eroj De l' urboj kaj de la kampar', Posedas rajton pri la tero ! Vi iru for, parazitar' ! Kaj se por via bando puno Alvenos en la flamribel', Por ni ekbrilos hela suno Radiadante en ĉiel'. Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! Por finlukto socia Ni grupiĝu en rond', Kaj la Internacio Triumfu en tutmond' ! | LA INTERNACIO Leviĝu, proletar' de l' tero, leviĝu, sklavoj de malsat' La Vero tondras en kratero, sekvos finofara bat' La paseon plene ni forviŝos, amasoj, marŝu, kresku ni! La monden fundament' ŝanĝiĝos, ne nul sed ĉio estu ni! Por batal' por la lasta unuiĝu nia front' internacia estos la tuta homa mond' Por batal' por la lasta unuiĝu nia front' internacia estos la tuta homa mond' Ne estas super ni defendo, nek reĝ' nek Dio, nek patron' Kreantoj, ni nin savu mem do, luktu por komuna bon' La rabaĵon preni de l'rabisto, spiriton savi de l' karcer' ni blovu fajron kun persisto, kaj batu ni, dum ardas fer' Por batal' por la lasta unuiĝu nia front' internacia estos la tuta homa mond' Por batal' por la lasta unuiĝu nia front' internacia estos la tuta homa mond' Ni, laboristoj, ni, kampuloj, partio granda de l' labor' Al ni la ter' laŭ justreguloj, parazit' sin portu for! Ja grasigos multajn nia karno, sed malaperos ĉe l' aŭror' la korva kaj vultura svarmo, eterne brilos suna glor'. Por batal' por la lasta unuiĝu nia front' internacia estos la tuta homa mond' Por batal' por la lasta unuiĝu nia front' internacia estos la tuta homa mond' |