Lingua   

Italiano


Pri ni

Canzoni contro la guerra [Kanzonoj kontraŭ la milito] estas ĥora laboro arigi kanzonajn tekstojn (de la tuta mondo kaj de ĉiu epoko), kiuj estu laŭenhave pacifistaj kaj kontraŭmilitismaj, en Datumbazo kaj per liberaj kontribuoj de legantoj kaj kunlaborantoj.

Kiam la onidiroj pri tuja milito al Irako iĝis pli fortaj, en la novaĵgrupoj it.fan.musica.guccini kaj it.fan.musica.de-andre, en la dissendolistoj "Fabrizio", kaj "Bielle" ekestiĝis spontanea arigo de multnombraj kanzonoj kontraŭ la milito, afiŝitaj ĉiutage en la jamdiritaj grupoj. Tiu ĉi ttt-ejo do staras pro spontanea reago de grupo da homoj kiuj kontraŭstaras al la milito, kaj elektis atesti tian oponon per kanzonoj.

Kion oni povis fari kontraŭ la profetaĵo? Nure ni kantadis dum plenaj tagoj... ni kantadis dum plenaj tagoj ĝis kiam ni restis sen voĉo, por povi konsumi ĉiujn malnovajn kanzonojn, por ke neniu el ili estu malpuriginta de la tempo... por ke neniu el ili restu.
Nessuno fece nulla [neniu faris ion] (CSI)

Tiu ĉi ttt-ejo, interrete ekde la 20a de marto 2003 (tiam ekiĝis la bombardadoj sur Irakon fare de Usono kaj Britio), arigas la vortojn de tiuj kanzonoj (kaj de tiuj, kiujn vi volos sendi!), kiuj estas ne nur kontraŭ tiu ĉi milito sed kontraŭ ĉiuj militoj. Kanzonoj kontraŭ la milito estas verŝajne la plej granda ttt-ejo tia en la Granda Reto.

La arigo ambicias esti internacia, do estas kanzonoj en ĉiu lingvo kaj kelkaj kanzonoj estas tradukitaj al multaj diversaj lingvoj. Ĉiam akceptitaj estas do novaj tradukoj, al ajna lingvo aŭ dialekto, kiujn vi povos aldoni libere samkiel por novaj kanzonoj. Ni ne bezonas artajn aŭ fajnajn tradukojn: memoru, ke eĉ la traduko plej ĝenerala estas pordo kio malfermiĝas cele komprenadon.

Kiel funkcias la arĥivo

Ĉiu kanzono havas memkompreneble aŭtoron kaj ĉe ĉiu aŭtoro ofte troviĝas ankaŭ biografio. Ju pli la aŭtoro estas nekonata, des pli ni ŝatus havi ties riĉan biografion. Fakte la ttt-ejo strebas diskonigi aŭtorojn malpli famaj.

Por kontribui al la arĥivo, bonvolu uzi nur kaj nur la celkonforman paĝon; ni petas, ne sendu ret-mesaĝon kun ene nova kanzono. La ununura eco kion tiu ĉi kanzono devus havi estas: esti kontraŭmilitisma. Se vi ne estas Administranto, la kanzono kion vi sendos estos kaŝota ĝis kiam Administranto aprobos ĝin; kaze de rifuzo, vi neniel havos klarigon.

Plejparto de la kanzonoj havas ankaŭ unu aŭ pli da versioj kaj/aŭ tradukoj al la itala aŭ aliaj lingvoj. Ĉar tiu ĉi ttt-ejo troviĝas en Italio kaj ĝin estras italoj, ne miru se la itala lingvo troviĝas tiel abunde (ĉefe en la komentarioj, malofte tradukitaj). Ĉiukaze, ĉiu ajn povas sendi proprajn komentojn en la angla aŭ en la propra lingvo. Traduko ja povas esti "arta" kaj fakte ja kantata de unu aŭ pluraj artistoj en sia gepatra lingvo (do, se vi serĉas "La dizertonto" de Ĵak le Puil, serĉu sub Le Déserteur aŭ traduko povas esti pli malpli "sen arta pretendo" aŭ laŭlitera farita de la administrantoj aŭ de la kunlaborantoj. Ambaŭkaze, ĉiu traduko sekvas ĉiam la tekston originalan kaj estas aldonata sub la aŭtoro aŭ la originala artisto. Nur en malmultaj kazoj apartaj ĝi estas aldonata ankaŭ (do, ripete) sub la interpret-artisto, kiel ekzemple “La ville que j'ai tant aimée” de Tri Yann (versio adaptita surbaze de “The Town I loved so well” de Phil Coulter), aŭ “Venditor di sassi” de Alessio Lega (surbaze de “Marchand de cailloux” de Renaud).

Ĝenerale, la kanzonoj estas aldonataj sub ilia efektiva aŭtoro kaj ne sub la plej fama interpreto (do, “Where have all the Flowers gone” troviĝas sub “Pete Seeger” kaj ne sub “Joan Baez”); sed ekzistas ankaŭ esceptoj (kiel ekzemple “Universal Soldier”, verkita de Buffy S.te Marie, troviĝas sub “Donovan”).

La biografioj aŭ biografieroj estas prenitaj de aliaj ttt-ejoj kaj ili povas esti en ajna lingvo. Ĉar ni donas la prioritaton al la traduko de la kanzonaj tekstoj, ne ĉiam ĉeestas traduko de biografio al la itala aŭ angla aŭ esperanta; kompreneble vi rajtegas sendi tradukon de ajna biografio vialingve!

Dankoj

Por la realigo de tiu ĉi ttt-ejo ni volas danki ĉiujn kiuj kunlaboris sendante kanzonojn, tradukojn kaj komentojn. Banalus diri, ke sen ili, tiu ĉi ttt-ejo eĉ ne ekzistus.
Specialan dankon al Luca Cinti pro lia brila helpo en la teksado de fundamentaj funkcioj por la realigo de la mastrumkodo de la arĥivo.

La ttt-ejon gastas la ttt-servilo de autistici.org (dankon). Por la realigo de tiu ĉi ttt-ejo oni uzis nurnure liberan softvaron (PHP kaj mySQL, respektive por dinamika html kaj datumbazo; GIMP por bildmanipulado).

Lorenzo Masetti, teksestro
Riccardo Venturi, kunadministranto

esperantigis Nicola Ruggiero

Guernica - Pablo Picasso


Per arrivare velocemente a questo sito: http://www.antiwarsongs.org

Tutti gli orari sono in GMT +1

Per commenti sul sito scrivete a antiwarsongs@gmail.com oppure ad uno degli amministratori. Gli amministratori sono Lorenzo Masetti, Riccardo Venturi, Adriana, Nicola Ruggiero, Daniela "k.d." e DonQuijote82.

Da un'iniziativa di:
Newsgroup it.fan.musica.guccini
Newsgroup it.fan.musica.de-andre
Mailing List " Fabrizio "
Mailing List " Bielle " - http://www.bielle.org
Parole di pace

Questa pagina è ospitata sul server di autistici.org



hosted by inventati.org