Luigi Minnaja

Antiwar songs by Luigi Minnaja
DiscogsDiscogs Italy Italy

Luigi MinnajaLuigi MINNAJA, (naskiĝis la 21-an de januaro 1899 en Pisticci, mortis la 27-an de januaro 1974 en Romo) estis itala esperantisto, ŝtatoficisto.

E-isto de 1926. Fervora prop-isto. Sekr. de la loka grupo en Roma. Unu el la plej aktivaj kaj sindonaj agantoj por la Internacia Lingvo en Italio kaj kaj ankaŭ vaste ekster ĝiaj limoj. Luigi Minnaja restis fidela al la lingvo kaj al la idealoj, ligitaj al ĝi, ĝis la lasta momento de sia vivo. Dum multaj jaroj li estis sekretario de la loka Esperanto-grupo en Romo kaj entute la ĉefa aktivulo, kune kun s-ino Carolina Minnaja, en la ĉefurbo de Italio. Li fariĝis membro de UEA kaj senĉese laboris por la Asocio, interalie kiel delegito en Romo kaj peranto kaj ĉefdelegito por Italio de 1945 ĝis 1969, kiam pro la ne tre bona sano li retiriĝis de tiu funkcio.

Dank'al la klopodoj de gesinjoroj Carolina kaj Luigi Minnaja komenciĝis 1a elsendoj de Radio Romo en 1950. Gesinjoroj Minnaja dum multaj jaroj, preskaŭ tute solaj, prizorgis la programon kaj la disaŭdigojn.

Luigi Minnaja estis tre aktiva ankaŭ kiel tradukanto. Unu el la plej gravaj atingoj inter la du mondmilitoj estis la publikigo de la belega Gvidlibro pri Romo, kiun eldonis la Itala Touring Club, sed kiu bedaŭrinde jam delonge elĉerpiĝis. La tradukon kaj la bonegan glosaron prizorgis Carolina kaj Luigi Minnaja. Al tiu grava kampo ambaŭ dediĉis multe da tempo kaj talenta laboro. Ilia lasta verko estas la traduko de Renkonto kun Trentino, riĉe ilustrita libro, publikigita okaze de la itala landa Kongreso de Esperanto en Trento.

En la familio Minnaja nur Esperanto estis uzata. Ambaŭ filoj, d-ro Carlo kaj d-ro Nicola estas denaskaj esperantistoj. Ankaŭ tiurilate la familio Minnaja povas esti modelo por multaj gepatroj, kiuj scias la lingvon. En la Esperanto-movado la familio Minnaja fariĝis koncepto. Kiel homo Luigi estis senfine ĝentila, afabla, helpema kaj klera. Ĉiuj, kiuj havis la grandan privilegion persone konatiĝi kun li, spertis tion.

Ĉe Belartaj Konkursoj de UEA estas atribuata Premio Luigi Minnaja por eseoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Luigi_Minnaja