Imagine
John Lennon
Loading...
| ESPERANTO / ESPERANTO [2] - Cezar
|
IMAGU | IMAGU |
| |
Imagu nin sen ĉiel', | Imagu nin sen dioj. |
post klopod' sukcesos vi, | Ĝi tre facilas, ĉu? |
sen Infer' sub niaj piedoj | Kaj sen infero, |
kaj nur steloj super ni. | kaj super ni nur blu'. |
Imagu ĉiujn homojn | Imagu, ke l' homaro |
gajaj pro feliĉ'... | vivas en la nun'. A ha.... |
| |
Imagu nin sen landoj, | Imagu nin sen landoj. |
ne hezitu pro la pen', | Ne estas pen' por vi. |
neniu hom' mortigenda | Sen murdoj kaj herooj, |
pro ia religia dev'. | kaj eĉ sen religi'. |
Imagu ĉiujn homojn | Imagu: ĉiuj homoj |
vivaj kaj en pac'... | vivas en harmoni'. |
| |
Vi ja pensas min revulo | Eble ŝajnas, ke mi revas, |
sed jam estas pluraj pli. | sed mi jam ne solas plu. |
Mi esperas vin aniĝi, | Vi iam nin aliĝu |
ek la mond' al unuiĝ'. | por ke l' mondo kunu, ĉu? |
| |
Imagu nin senmonaj, | Imagu nin sen havoj - |
certu, ja facila task', | vi miros pri l' eblec'. |
sen malsat', sen avaremo, | sen riĉo kaj malsato, |
en fratsento la homar'. | en plena beatec'. |
Imagu ĉiujn homojn | Imagu: ĉiuj homoj |
pretaj por donad'... | vivos en fratec'. |
| |
Vi ja pensas min revulo | Eble ŝajnas, ke mi revas, |
sed jam estas multaj pli. | sed mi jam ne solas plu. |
Mi esperas vin aniĝi, | Vi iam nin aliĝu, |
ek la mond' al unuiĝ'. | kaj la mondo kunos, ĉu? |
Main Page
Note for non-Italian users: Sorry, though the interface of this website is translated into English, most commentaries and biographies are in Italian and/or in other languages like French, German, Spanish, Russian etc.