Lingua   

This Land Is Your Land

Woody Guthrie
Pagina della canzone con tutte le versioni


Traduzione in Esperanto: Duo Espera
ĈI TIU LANDO FARITA ESTIS POR VI KAJ MI:

Ĉi tiu terpeco estas via lando
Ĉi tiu terpeco estas mia lando
El Kalifornio al la Novjorko insulo;
El la ruĝaj arbaroj al la akvoj de la golfo
Ĉi tiu lando farita estis por vi kaj mi.

Kiam mi piediris tra la rubanda strato,
Mi vidis supre senfinajn ĉielojn:
Mi vidis sub min l' ora valo;
Ĉi tiu lando farita estis por vi kaj mi.

Mi vagis kaj vagis kaj mi sekvis miajn spurojn
Al la scintilantaj sabloj de diamantajn dezertojn;
Kaj ĉiuĉirkaŭ min iu voĉo sonis:
Ĉi tiu lando farita estis por vi kaj mi.

Kiam brilanta suno aperis, kaj mi promenis,
Kaj skuas tritikojn kampojn kaj nuboj de polvoj leviĝis
Kiam la nebulo estis levante, iu skandanta voĉo diris:
Ĉi tiu lando farita estis por vi kaj mi.

Dum mi iris marŝante tie signon mi vidis
Kaj sur signon ĝi diris "Neniu Trudas."
Sed aliflanke ne diri ion,
Ĉi tiun flankon farita estis por vi kaj mi.

En l' ombro de la spajro mi vidis mian popolon,
Proksime helpoficejo mian popolon mi vidis;
Dum ili staris tie malsata, mi staris tie petante
Ĉu tiu lando farita estis por vi kaj mi?

Neniu vivanta povos haltigi min,
Dum mi iros promeni la granda libereca strato;
Neniu vivanta povos iam faru min returni
Ĉi tiu lando farita estis por vi kaj mi.
JEN VIA MONDO:

Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun neĝa monto kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polusoj.
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Kiam mi iris sur voj' sen celo,
Jen supre brilis blua ĉielo,
Kaj l' oregalo sxajnis grena valo:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun neĝa monto kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polusoj.
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Vagante, spurojn mi sekvis lerta,
Kaj min turmentis soif' dezerta,
Dum mi sopiris, iu voĉo diris:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun neĝa monto kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polusoj.
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Mi la okulojn ŝirmis per mano,
Kaj mi vidis ondojn de l' oceano,
La suno dronis kaj iu voĉo sonis:
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Jen via mondo, jen nia mondo,
Kun neĝa monto kaj mara ondo,
De la tropikoj ĝis la polusoj.
Jen vasta mond' por ĉiuj ni.

Jen vasta mond' por vi,
Jen vasta mond' por mi,
Jen vasta mondo por ĉiuj ni.


Pagina della canzone con tutte le versioni

Pagina principale CCG


hosted by inventati.org