| ESPERANTO [2]
|
AUSCHWITZ | AUSCHWITZ |
KANZONO DE LA INFANO EN LA VENTO | KANZONO DE LA INFANO EN LA VENTO |
| |
Mi mortis kun aliaj centoj | Mi mortis kun homa cento |
mi mortis infanaĝe, | mi mortis je infanaĝo, |
trairis la kamenon | mi iris tra la kameno |
kaj nun mi estas en vento, | kaj nun mi estas en vento, |
kaj nun mi estas en vento. | kaj nun mi estas en vento. |
| |
En Auschwitz falis la neĝo, | En Auschwitz falis la neĝo, |
la fumo suprenis malrapide | la fumo suriris ade |
en malvarma vintra tago | en frosta tago en vintro |
kaj nun mi estas en vento, | kaj nun mi estas en vento, |
kaj nun mi estas en vento. | kaj nun mi estas en vento. |
| |
En Auschwitz multe da homoj | En Auschwitz multe da homoj |
sed unu granda silento | sed unu granda silento |
Strange, mi daŭre ne sukcesas | Ja strangas, mi ne sukcesas |
rideti ĉi tie en vento, | rideti tie en vento, |
rideti ĉi tie en vento. | rideti tie en vento. |
| |
Mi scivolas, kiel povas homo | Mi miras, kial la homo |
mortigi iun sian fraton | mortiga sian frateton |
kaj tamen ni estas milionoj | kaj tamen ni milionas |
polvere ĉi tie en vento, | en polvo tie en vento, |
polvere ĉi tie en vento. | en polvo tie en vento. |
| |
Ankoraŭ bruas kanono | Ankoraŭ bruas kanono |
ankoraŭ ne kontentiĝas | ankoraŭ ne kontentiĝas |
je sango la besta homo | je sango la besta homo |
kaj daŭre nin portas vento, | kaj daŭre nin portas vento, |
kaj daŭre nin portas vento. | kaj daŭre nin portas vento. |
| |
Mi scivolas, kiam | Mi miras, kiam la hom' |
la homo povos lerni | sukcesos eklerni vere |
vivadi sen mortigi | vivadi sen iun murdi |
kaj la vento haltos, | kaj l' vento ripozos plu, |
kaj la vento haltos. | kaj l' vento ripozos plu. |