Ode an die Freude
Ludwig van BeethovenVersione in esperanto di Kálmán KALOCSAY | |
ODE AAN DIE VREUGDE Vreugde, skone godevonk, Dogter van Elysium, Ons betree vuurdronk, Hemels, u heiligdom! U betowering verbind weer Wat die mode streng verdeel het; Alle mense word broeders, Waar u sagte vleuel vertoef. Wie die grote daad vermag het, Om ‘n vriend se vriend se wees, Wie ‘n liefdevolle vrou verwerf het, Moet saam met ons jubel! Ja, wie ook net een siel Syne kan noem op die aarde! En wie nie kon, sluip wenend uit hierdie verbond. Vreugde drink alle wesens Aan die boesem van die Natuur: Alle goeies, alle boses Volg haar rosespoor. Kusse gee sy ons, en wyn, ‘n Vriend, beproef in die dood; Genot is selfs aan die wurm gegee, En die Gerub staan voor God! Vrolik soos sy sonne vlieg Deur die Hemel se pragtige plan, Hardloop, broeders, julle baan, Vreugdevol, soos ‘n held tot oorwinning. Wees omsluit, miljoene, Hierdie kus aan die ganse wêreld! Broeders! Bo die sterregewelf Moet ‘n liefdevolle Vader woon. Val jul neer, miljoene? Voel jy die Skepper, wêreld? Soek Hom bo die sterregewelf! Bo die sterre moet Hy woon. | Ĝoj'! Fajrero belradia! Elizea di-filin'! fajrebrie ni al via templo iras, preĝi vin. Ĉesu, de vi sorĉligate de l' rigora mod' la ŝir', ĉiuj homoj sentas frate, se vi ŝirmas per flugil'. Ĥoro: Jen brakumoj al milmiloj, Jen ĉi kis' al tuta mond'! Fratoj! super stela rond' loĝas patro por ni, filoj! Se la granda ĵet' bontrafis kaj amikon gajnis vi, se virina am' vin ravis: Vin enmiksu kun ĝojkri'! Jes, se eĉ nur unu koro estas via en la mond'! Kaj se ne -- do vin kun ploro ŝtelu for el nia mond'. Ĥoro: Ĉiu sub ĉielo glata donu sin al simpati', al la steloj gvidas ĝi, kie tronas Nekonata. Ĉiu sur la brust' Natura suĉas sukon de la ĝoj' kor' malbona, koro pura sekvas ŝin laŭ roza voj'. Ŝi vinberojn, kisojn donas kaj amikon sen pridub', en volupt' la vermo dronas, vidas Dion la kerub'. Ĥoro: Ĉu genuas vi, milmiloj? Vi kreinton sentas, mond'? Serĉu super stela rond', loĝas Li trans astro-briloj! En eterno de l' Naturo Ĝojo estas la risort'. En la mondhorloĝ' por kuro radojn pelas ŝia fort'. Ŝi el ĝermoj logas berojn, sunojn regas ŝia gvid' Ŝi tra l' spaco rulas sferojn trans la astronoma vid'. Ĥoro: Kiel sur la pompaj vojoj sunoj sur la firmament', gaje marŝu, frata gent', kiel venki la herooj! Esploriston ŝi alrid'as el la fajrspegul' de l' Ver', sur krutaĵ' de l' Virto gvidas ŝi la homon de toler', sur Kred-Monto sunobrila flirtas ŝia flag' el or', ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila vidas ni en anĝel-ĥor'. Ĥoro: Ho toleron, paciencon, fratoj, por pli bona mond'! Donos super stela rond' granda Dio rekompencon! Ĉu pripagi diojn? Vanto! Ĉu simili? Bela pen'! Venu ĝoji kun ĝojanto la mizero, la ĉagren'. Venĝ'? Kolero? En forgeson! Jen pardon' al malamik'! Liaj larmoj havu ĉeson, lin ne boru pento-pik'. Ĥoro: En ŝuldlibroj plu nenio! Mondon regu harmoni'! Fratoj! Kiel juĝis vi, tiel juĝos pri vi Dio! Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj, en orsango de l' vinber', mildon trinkas kanibaloj, heroecon malesper'. Se rondiras la botelo, fratoj, saltu el la sid', ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo: Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'! Ĥoro: Himnas Lin abismo stela, sera far' kun glora cit'. Jen ĉi glas' por Bon-Spirit', supre, trans la tend' ĉiela! En suferoj: firma forto, al senhelpaj: ŝirma brust', eternec' al ĵura vorto, eĉ al malamiko: just'. Virfiero kontraŭ tronoj, kvankam sangon kostu spit', al merito estu kronoj, kaj pereo al insid'! Ĥoro: Fermu vin en sankta rondo, Ĵuru do kun glaso-lev', pri l' fidelo al la Dev', je l' Reganto de l' Stel-Mondo! |