Lingua   

La Locomotiva

Francesco Guccini
Pagina della canzone con tutte le versioni


ESPERANTO [2] - Pier Luigi Cinquantini
LA LOKOMOTIVOLA LOKOMOTIVO
Mi ne scias kian vizaĝon li havis, nek eĉ kiel li nomiĝis,
per kia voĉo li parolis, per kia voĉo krome li kantis,
kiom da jaroin li tiam estis vidinta, je kiu koloro liaj haroj,
sed en la fantazio mi havas lian bildon,
herooj estas ĉiuj junaj kaj belaj,
herooj estas ĉiuj junaj kaj belaj,
herooj estas ĉiuj junaj kaj belaj.
Pri la vizaĝ' sen kono
mi estas kaj pri lia voĉo
kaj eĉ pri lia nomo
pri kie estis lia loĝo
pri la kolor' de liaj haroj
pri kiom estis li jam aĝa
sed en la fantazio
mi havas bildon lian:
heroo estas juna, kuraĝa
Mi tamen konas la epokon de la okazoj, kiu estis lia okupo:
unuaj jaroj de la jarcento, lokomotivestro, fervojisto,
epoko dum kiu oni komencis la sanktan militon de la ĉifonuloj,
aspektis ankaŭ la trajno kiel progresmito
ĵetita trans la kontinentojn,
ĵetita trans la kontinentojn,
ĵetita trans la kontinentojn.
Sed tamen la epokon
mi konas kaj lian profesion:
l' unuajn jarcentjarojn
estro de lokomotivo.
Epoko kiam komenciĝis
de l' mizeruloj milit' sankta
la trajn' faris l'impreson
de mito de progreso
tra kontinent' rapidiranta
Kaj la lokomotivo ŝajnis esti stranga monstro,
kiun homo regis per la penso kaj per la mano,
muĝinte ĝi malantaŭen postlasis distancojn kiuj ŝajnis senfinaj,
ŝajnis ke ĝi entenas teruran potencon,
la saman forton ol la dinamito,
la saman forton ol la dinamito,
la saman forton ol la dinamito.
Kaj la lokomotivo
timigis kiel monstr' arkana
regata de la homo
per lia pens' kaj lia mano
rorante, per sia veturo
postlasis ĝi distancojn infinitajn
ĝi montris per si, kura,
potencon obskuran
la saman forton kiel dinamito
Sed alia granda forto etendis tiam siajn flugiloin,
vortoj dirantaj ke homoj estas ĉiuj egalaj",
kaj kontraŭ reĝoj kaj tiranoj eksplodis en la strato
la proleta bombo, kaj lumigis la aeron
la torĉo de la anarkio,
la torĉo de la anarkio,
la torĉo de la anarkio.
Krom tiu granda forto
ekflugis tiam idealo
diranta: "En la mondo
la homoj estas egalaj"
kaj kontraŭ reĝoj kaj tiranoj
eksplodis kun defio
la proletara bombo,
forigis ĉiun ombron
la torĉo de la anarkio
Trajno ĉiutage transpasis lian stacidomon,
lukstrajno, malproksimen direktiĝanta,
li vidis homojn respektatajn, li pensis pri tiuj veluroj, pri la oraĵoj,
li pensis pri la malabunda tago de sia popolo ĉirkaŭe,
li pensis pri trajno plena de gesinjoroj,
li pensis pri trajno plena de gesinjoroj,
li pensis pri trajno plena de gesinjoroj.
En ĉiu tago trajno
transiris lian stacidomon
tre luksa vagonaro
al fora celregiono
li vidis homojn respektitajn
en la veluroj kaj valoroj
li pensis pri l' mizero
de la homarcetero
pri trajno plena je sinjoroj
Mi ne scias kio okazis, kial li decidis,
verŝajne antikva furiozo, sennomaj generacioj
kiuj kriegis venĝon, blindigis lian koron,
li forgesis la kompaton, li forgesis sian bonecon,
lia bombo estis la vapormaŝino,
lia bombo estis la vapormaŝino,
lia bombo estis la vapormaŝino.
Okazis tiam io
kaj tio estis por li sprono
kolero eble olda,
generaciojn sen blazono
kriantaj al la venĝo
blindigis l(i)a(n) animon
forgesis pri l' kompat'
li kaj pri l' karitat'
armilo lia: jen la vapormaŝino.
Kaj sur la trako staris la lokomotivo,
la maŝino pulsanta ŝajnis vivantaĵo,
ĝi ŝajnis juna ĉevalido kiu, tuj kiam oni liberigas la bremson,
mordas la relon per muskoloj ŝtalaj,
per blinda fulmforto,
per blinda fulmforto,
per blinda fulmforto.
Kaj sur la trako staris
la lokomotivo:
maŝin' pulsanta ŝajnis
ĝi estaĵ' en vivo.
Pro forto blinda de fulmego
ĝi ŝajnis juna ĉevalido
kun emo l ribelo
voranta for la relon
liberigite ĵus el brido
Kaj iun tagon kiel aliaj, sed eble kun plia kolero en sia korpo,
li pensis ke li havas la manieron ripari kelkajn maljustaĵojn,
li suriris la muĝantan monstron, li strebis forpuŝi sian timon
kaj antaŭ ol li pripensas pri kion li estas faranta,
la monstro ekformanĝadis la ebenaĵon,
la monstro ekformanĝadis la ebenaĵon,
la monstro ekformanĝadis la ebenaĵon.
Kaj dum normala tago
sed kun en korp' pli da kolero
ripari majustaĵon
li pensis trovi manieron.
Li vekis la dormantan monstron
klopodis li forigi l' timon
kaj antaŭ ol konscio
pri la operacio
la monstro kuris jam en malproksimo
Kuradis la alia trajno senscie, kvazaŭ senhaste,
neniu imagis aliri al la venĝo,
sed ĉe la stacidomo de Bononjo alvenis la novaĵo kiel fulmo:
Kriznovaĵo, vi agu urĝe,
frenezulo sin ĵetis kontraŭ la trajnon,
frenezulo sin ĵetis kontraŭ la trajnon,
frenezulo sin ĵetis kontraŭ la trajnon.
L' alia trajn' kuradis
sen sci' rapide kiel sago
neniu tiam pensis
ke tiu estis venĝotago
sed ĉe l' bolonja stacidomo
eksplodis la novaĵo kiel sago
"Novaĵo tre tre hasta
ekagu senprokrastaj
lanĉiĝis frenezul' kontraŭ la trajno
Sed dumtempe kuras, kuras, kuras la lokomotivo,
kaj fajfas la motoro, ĝi ŝajnas preskaŭ vivantaĵo
kaj ŝajnas diri al la kamparanoj kurbiĝintaj la fajfo etendiĝanta en aeron:
frato, ne timu, ĉar mi kuras al mia devo,
triumfu la proleta justeco,
triumfu la proleta justeco,
triumfu la proleta justeco.
Sed dume kuras kuras
kuras la lokomotivo
kun siblo de vaporo
estaĵo ŝajnas ĝi en vivo
kaj ŝajnas diri al kurbaj kamparanoj
la fajf' difuziĝanta temerara:
"Ne estu timaj, fratoj,
ĉar kuras mi al fato,
triumfu la justico proletara".
Dumtempe ĝi kuras kuras kuras pli kaj pli rapide
kaj ĝi kuras kuras kuras kuras al la morto
kaj nenio jam povas reteni la grandegan forton detruigan,
li nur atendas la frakason kaj poste ke venu la mantelo
de la granda Konsolantino,
de la granda Konsolantino,
de la granda Konsolantino.
Ĝi kuras kuras kuras
kun pli da forto
kaj kuras kuras kuras
ĝi al la morto
nenio plu povas deteni
senliman forton detruantan
nur restas la eksplodo
kaj poste l' epilogo
de l' morto, juĝo egaliganta
La historio rakontas kiel finis la kuro,
la maŝino deviigita laŭ senelireja linio,
kun sia lasta besta kriego la maŝino elĵetis fajrerojn kaj lafon,
ĝi eksplodis kontraŭ la ĉielon, poste la fumo etendis la vualon,
oni lin trovis ankoraŭ spirantan,
oni lin trovis ankoraŭ spirantan,
oni lin trovis ankoraŭ spirantan.
Rakontas historio
pri l' fino de la fakto:
devojigita estis
maŝin' sur parkad-trakon
per sia lasta sufera bleko
vulkane la maŝino erupciis
eksplodis ĝi al suno
vualon sternis fumo
post frapego li ankoraŭ plu konsciis
Sed al ni plaĉas lin imagi ankoraŭ malantaŭ la motoro,
dum li forkurigas la vapormaŝinon,
kaj al ni alvenu denove iutage la novaĵo
pri lokomotivo, kiel vivantaĵo,
elĵetita bombmaniere kontraŭ la maljusteco,
elĵetita bombmaniere kontraŭ la maljusteco,
elĵetita bombmaniere kontraŭ la maljusteco!
Sed ni daŭrigas pensi
pri li ĉe la motoro
dum veturigas li plu
maŝinon per vaporo
kaj ke alvenu ree
novaĵ' el tiu speco
pri lokomotivo
kiel estaĵ' en vivo
armil' kugleca kontraŭ maljusteco.


Pagina della canzone con tutte le versioni

Pagina principale CCG


hosted by inventati.org