Persone

Canzoni contro la guerra di Persone
MusicBrainzMusicBrainz Svezia Svezia

Persone: Prezento
persone

Persone estas muzika triopo, kiu venas el Svedujo, sed aktivas nur en Esperantujo. Persone ekzistas de 1986, sed la nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La dancigan muzikon kaj la poeziecajn tekstojn (kompreneble originale Esperantajn) verkas kaj aranĝas la bandanoj mem.

Persone havas de 1994 du malsamajn vizaĝojn: unu rokmuzikan elektran kaj unu pli molan akustikan.

Persone koncertis en dekoj da Esperanto-aranĝoj inkluzive plurajn UK-ojn, IJK-ojn, IS-ojn kaj ĉiujn KEF-ojn, en 11 landoj. Jen listo de gravaj Persone-koncertoj.

Persone estas
Anders Grop - elektra basgitaro, kantado (akustike: kontrabaso, kantado)
Martin Wiese - elektra gitaro, ĉefkantado (akustike: gitaro, ĉefkantado)
Bertilo Wennergren - drumo, kantado (akustike: gitaro, kantado)

La stilo de Persone
La muziko de Persone estas proprastila, sed iom apartenas al la tradicio de la monde konataj bandoj Police kaj U2. Iuj nomas la stilon “gitarpopo”. La akustika repertuaro eble pensigos iujn pri la konata duopo Simon kaj Garfunkel.

Kvankam Persone estas nur triopo, la bando sonas laŭ iuj en siaj elektraj prezentoj kiel pli ol tri homoj. Kiel tio eblas, eĉ la bandanoj mem ne komprenas. Venu al koncerto de Persone por eltrovi la veron (kaj por danci kaj ĝui la muzikon). Kiam Persone faras akustikan prezenton sen tamburoj kaj ŝirantaj elektraj gitaroj, la grupo montras tute alian vizaĝon: bela harmonia kantado kun akompano de etosplena kontrabaso kaj interplektiĝantaj tonoj de akustikaj gitaroj.

Historio de Persone
Persone estis komence kreita por fari nur unu koncerton en la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en 1986. La ideon naskis Borje Lund, kiu ankaŭ elpensis la nomon “Persone”. La unua provludo okazis la 7-an de Marto 1986. Post prova prezento antaŭ amikoj en popola domo en Stokholmo la 9-an de Majo 1986 la grupo konstatis, ke ĝi estas matura por vera koncerto. La premiera koncerto okazis la 17-an de Majo 1986 en Upsalo dum KEF. Estis sukceso. Ŝokita recenzinto parolis pri la plej granda kresĉendo iam ajn en Esperanta aranĝo. Li pensis pri la eksploda komenco de la kanto “Zime Zum”, per kiu Persone ekigis tiun koncerton. Trafa ĵetado de bananoj fare de Per Ola, dum la kanto “La Banano”, profunde impresis certan aŭskultantinon. Pro la granda sukceso la bando decidis daŭrigi. Neniu tiam suspektis, kiel longeviva fariĝos Persone.

Dum la unuaj jaroj Persone konsistis el Borje Lund (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Martin Wiese (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Bertilo Wennergren (drumo, kantado) kaj Per Ola Axelsson (saksofono, kantado). Kun tiuj membroj Persone registris kaj eldonis sian unuan albumon 62 minutoj en 1987. Dum tiu sama jaro Persone faris turneon en Pollando koncertante ok fojojn.

En 1988 okazis ŝanĝoj. Nova membro aliĝis: Benedikte Weinreich (sintezilo). Kelkajn monatojn poste Per Ola forlasis la bandon. Tiu nova kvaropo konsistigis Persone-n proksimume unu jaron, dum kiu la grupo koncertis en la IJK en Zagrebo, Kroatujo, kaj en la dua KEF en Lund, Svedujo.

En 1989 Benedikte forlasis la bandon, kaj dum kelka tempo Persone konsistis el nur Borje, Martin kaj Bertilo. Dum tiu tempo la bando koncertis interalie en la IJK en Kerkrade, Nederlando.

Fine de 1989 la fondinto Borje, kiu jam ne plu loĝis en Stokholmo, decidis fini sian karieron en Persone. La bando tamen ne povis ne daŭrigi. Martin tiam studis rokmuzikon en kurso, kaj tie trovis la perfektan novan membron, Anders Grop (elektra basgitaro, kantado), kiu volonte eklernis Esperanton por povi en-Persone-iĝi.

La nova triopo Martin, Bertilo kaj Anders de 1990 ĝis hodiaŭ estas Persone. Vidu la longan liston de koncertoj.

En 1990 Persone registris kaj eldonis sian duan albumon, En la spegulo.

En 1994 la bando estis invitita ludi en Luĉia festo de la Stokholmaj Esperanto-kluboj. La ejo malebligis elektran rokkoncerton, kaj tial Persone aŭdacis fari eksperimenton ludante akustike sen drumo, kun du akustikaj gitaroj kaj kun kontrabaso. Estis sukcesa eksperimento, kaj per ĝi malfermiĝis nova akustika ĉapitro en la historio de Persone. De tiam la grupo estas duvizaĝa: kaj elektra rokbando kaj akustika parte roka parte kanzona grupo.

En 1996 la grupo aperigis sian trian albumon, Povus esti simple, la unuan fojon en la formo de k-disko.

Komence de 1999 aperis la kvara albumo, ...sed estas ne, k-disko eldonita de Eurokka en la projekto KOLEKTO 2000.

En 2001 Anders kaj Bertilo transloĝiĝis al Germanujo, Anders al Berlino (en la nordo), kaj Bertilo al Tübingen (en la sudo), dum Martin plu loĝas en Stokholmo en Svedujo. Pro tio Persone nun malmulte aktivas. Sed tamen...

Meze de 2002 aperis la longe atendita kvina senelektra (akustika) albumo: “Sen”. Ĝin eldonis Vinilkosmo.